Suzdal-festivalo de rusia animacio

May 28, 2007

Koro de besto



Koro de besto

La originalo

Originala titolo: Сердце зверя
Reĝisoro: Андрей Соколов (Andrej Sokolov)
Scenaristo: Андрей Соколов (Andrej Sokolov)
Pentristoj: Михаил Желудков (Miĥail Ĵeludkov), Андрей Соколов (Andrej Sokolov)
Animaciistoj: Елена Голянкова (Jelena Goljakova), А. Зайцев (A.Zajcev), Наталья Акашкина (Natalja Akaŝkina), Юлия Некипелова (Julija Nekipelova), Екатерина Бойкова (Jekaterina Bojkova), Алексей Федорович (Aleksej Fedoroviĉ) , Я. Дронина (Ja. Dronina), Рим Шарафутдинов (Rim Ŝaratfutdinov), С. Кирякин (S.Kirjakin), Светлана Зимина (Svetlana Zimina), Михаил Рыкунов (Miĥail Rikunov), Павел Барков (Pavel Barkov), Арсений Храмов (Arsenij Ĥramov)
Produktoro: Ирина Капличная (Irina Kapliĉnaja)
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvili)
Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlinskij)
Sonregistristo: Лев Землинский (Lev Zemlinskij)
Aktoroj: Валерий Шалавин (Valerij Ŝalavin), Анна Артамонова (Anna Artamonova) , Сережа Сергеев (Serĉjo Sergeev), Александр Леньков (Aleksandr Lenkov)

Desegnita, kolora, 13 minutoj 16 sekundoj.

La filmo partoprenas konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.

Filmo el la serio “LA MONTO DA GEMOJ”

Se homo havas bonan kaj puran koron, li ĉiam restos homo. Kaj ne gravas, ke ekstere li aspektas besto.

Laŭ la apudamuraj fabeloj.

Mia amo (fragmentoj)

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2007


La originalo

Originala titolo: Моя любовь
Reĝisoro: Александр Петров (Aleksandr Petrov)
Scenaristo: Александр Петров (Aleksandr Petrov)
Animaciistoj: Дмитрий Петров (Dmitrij Petrov), Михаил Тумеля (Miĥail Tumelja), Изольда Соколова (Izolda Sokolova)
Kameraisto: Сергей Решетников (Sergej Reŝetnikov)
Sonregistristo: Виктор Дурицын (Viktor Duricin)

Viviĝanta pentrado sur vitro, 35 mm, 26 minutoj.
ДАГО КОМПАНИЯ - ООО, 2006.

La filmo partoprenas konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.

Komercista Moskvo de la deknaŭa jarcento… La ĉefa heroo estas deksesjara gimnaziano Anton. Revoj forportas lin en alian realecon, kaj la ĉiutaga vivo revenas en la tute ne idealan mondon, sed ankaŭ ĉi tie li penas trovi ion helan, puran, diecan, kaj tiun ununuran virinon, al kiu li donos sian unuan senton.

La fiŝeto

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2007

La originalo

Originala titolo: Рыбка
Reĝisoro, scenaristo,
animaciisto, sonregistristo:
Сергей Рябов (Sergej Rjabov)

Platfigura animacio, Betacam-SP, 9 minutoj 30 sekundoj, 2006.

La filmo partoprenas konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.

Mondo de eta infano estas mirinda kaj kompleksa. Malgranda evento en lia vivo povas estiĝi reala tragedio, kaj bonkoreco kaj varmo de infana animo povas fari miron… eĉ vivigi fiŝeton.

De la tradukinto. Miroj. Jes, miroj okazas en ĉi tiu filmo, kaj ĝi mem estas miro. Mi devas konfesi, ke kiam mi spektis ĝin unuan fojon, ĝi igis min plori, ĉar ĝi estas bonega enkorpigo de tiu humanismo, pro kiu papo Johano Paŭlo la Dua rekomendis eduki infanojn per rusiaj animaciaĵoj. Eblas serĉi en ĝi religiajn motivojn - ja ne hazarde ĉi tie estas fiŝo… Sed ankaŭ eblas simple ĝui ĉi tiun filmon. Ĉio, montrita en ĝi, estas tiel konata: malgranda domo sur rando de urbo, kovrita de neĝo korto kun ludplaceto… Komentantoj de la filmo ĉe Rambler Vizion asertas unuamine, ke ili kvazaŭ revenis en sian infanecon.

May 11, 2007

Pri la projekto

Publikigita en: Ceteraĵoj

Saluton!

Ĉi tiu projekto celas montri al Esperantistoj rusiajn animaciajn filmojn, kiuj partoprenas en programo de animacia festivalo en Suzdal - la plej granda tiaspeca aranĝo en Rusio. En videodeponejo Rambler Vizion oni situigas laŭ interkonsento kun la aŭtoroj multajn filmojn, kiuj ĉeestis lastajn festivalojn. La projekto prezentas sin Esperanta “spegulo” de tiuj paĝoj de Rambler Vision.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft