Suzdal-festivalo de rusia animacio

May 28, 2007

La fiŝeto

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2007

La originalo

Originala titolo: Рыбка
Reĝisoro, scenaristo,
animaciisto, sonregistristo:
Сергей Рябов (Sergej Rjabov)

Platfigura animacio, Betacam-SP, 9 minutoj 30 sekundoj, 2006.

La filmo partoprenas konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.

Mondo de eta infano estas mirinda kaj kompleksa. Malgranda evento en lia vivo povas estiĝi reala tragedio, kaj bonkoreco kaj varmo de infana animo povas fari miron… eĉ vivigi fiŝeton.

De la tradukinto. Miroj. Jes, miroj okazas en ĉi tiu filmo, kaj ĝi mem estas miro. Mi devas konfesi, ke kiam mi spektis ĝin unuan fojon, ĝi igis min plori, ĉar ĝi estas bonega enkorpigo de tiu humanismo, pro kiu papo Johano Paŭlo la Dua rekomendis eduki infanojn per rusiaj animaciaĵoj. Eblas serĉi en ĝi religiajn motivojn - ja ne hazarde ĉi tie estas fiŝo… Sed ankaŭ eblas simple ĝui ĉi tiun filmon. Ĉio, montrita en ĝi, estas tiel konata: malgranda domo sur rando de urbo, kovrita de neĝo korto kun ludplaceto… Komentantoj de la filmo ĉe Rambler Vizion asertas unuamine, ke ili kvazaŭ revenis en sian infanecon.

1 Komento »

The URI to TrackBack this entry is: http://suzdalfestivalo.blogsome.com/2007/05/28/p2/trackback/

  1. Saluton,
    Tiu filmo ” la fisxeto ” tre placxis al mi! gxi estas belega!
    Mi rigardos la aliajn…
    Amike, jxo

    Comment by jxo — July 29, 2007 @ 1:26 pm

RSS feed for comments on this post.

Skribu komenton

Linioj kaj paragrafoij dividiĝas aŭtomate, retpoŝta adreso ne estas montrata, HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>



Anti-spam measure: please retype the above text into the box provided.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft