Suzdal-festivalo de rusia animacio

June 30, 2007

Atenton, la pordoj malfermiĝas

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006


La originalo

Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro, pentristo: Анастасия Журавлева (Anastasija Ĵuravlova)
Komponisto: Виталий Базилевский (Vitalij Bazilevskij)
Sonregistristo: Софья Трифонова (Sofja Trifonova)
Animaciistoj: Татьяна Молодова (Tatjana Molodova), Владимир Кадухин (Vladimir Kaduĥin), Константин Романенко (Konstantin Romanenko),
Анастасия Журавлева (Anastasija Ĵuravlova)
Produktoro: Сергей Мирзаев (Sergej Mirzajev)

Unu tago el vivo de “butona” metroo. La filmo estas dediĉita al ĉiuj butonoj, kiuj perdiĝis en la metroo.

De la tradukinto: Vere, tio estas neordinara rigardo al la moskva metroo. Ekzemple, tre originale aspektas stacio “Ploŝĉadj Revolucii”, kie anstataŭ skulptaĵoj staras grandegaj gladiloj! Kaj estas ja multaj aliaj parodiaĵoj - la nomo mem de la filmo inversigas averton, kiu sonas kiam trajno estas veturonta - “Atenton, la pordoj fermiĝas”. Kaj ciferoj, kiuj aperas en la filmo, kopias formon de ciferoj sur elektronikaj horloĝoj de stacioj de la moskva metroo. Ili nur konsistas ne el lampetoj, sed el butonoj.

Lu. Kristnaska historio

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006

La originalo

Aŭtoro de la scenaro: Вера Токарева (Vera Tokareva)
Reĝisoro: Вера Токарева (Vera Tokareva)
Pentristo: Ирина Ковтун (Irina Kovtun)
Komponisto: Игорь Назарук (Igor Nazaruk)
Sonregistristo: Валерий Шишкин (Valerij Ŝiŝkin)
Animaciistoj: Наталия Богомолова (Natalja Bogomolova), Галина Зеброва (Galina Zebrova), Александр Панов (Aleksandr Panov)
Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov), Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov)

Kristnaska historio.
Lu estas nomo de malgranda kornikino, kiu loĝas sur fervoja stacio, kaj iom-post-iome ekkonas la mondon same kiel ĝin ekkonas infanoj.
Ĉi tiu mondo estas diversa, same kiel diversaj estas homoj, kiuj ĉirkaŭas Lu.
Sed kiel ajn tragika estus la mondo, nenio mortigu esperon je la estonto.

De la tradukinto: En ĉi tiu filmo oni uzis konatan literaturan manieron, kiam dramo inter homoj estas montrita tra percepto de animalo. Verŝajne, la spektantoj povas rememori plurajn ekzemplojn de tiaj rakontoj.

June 19, 2007

Ĵiĥarka


La originalo

Desegnita platfigura animacio, kolora, 13 minutoj, 11 sekundoj.
Studio “Pilot”, 2006

La filmo partoprenas la konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.
La filmo el la ciklo “LA MONTO DA GEMOJ”

Vulpino penis ŝteli etan knabinon, nomatan Ĵiĥarka, por ke manĝi ŝin. Ŝteli la knabinon ŝi sukcesis, sed manĝi ŝin - ne.
Laŭ la urala fabelo.

Aŭtoroj de la scenaro: Олег Ужинов (Oleg Uĵinov), Елена Ужинова (Jelena Uĵinova)
Reĝisoro: Олег Ужинов (Oleg Uĵinov)
Pentristino: Полина Новикова (Polina Novikova)
Animaciistoj: Евгений Дудин (Jevgenij Dudin), Р. Свечникова (R. Sveĉnikova), А. Скачков (A. Skaĉkov), Леон Эстрин (Leon Estrin), Андрей Кузнецов (Andrej Kuznecov), Александр Бубнов (Aleksandr Bubnov), Оксим Тен (Oksim Ten), Наталья Новик (Natalja Novik), Павел Барков (Pavel Barkov), Константин Арефьев (Konstantin Arefjev), А. Гончаров (A. Gonĉarov), Сергей Ромашкин (Sergej Romaŝkin), Татьяна Хороших (Tatjana Ĥoroŝiĥ), Майя Хиггинс (Maja Higgins)
Produktorino: Ирина Капличная (Irina Kapliĉnaja)
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvili)
Sonregistristoj: Елена Николаева (Jelena Nikolajeva), С. Алмаев (S. Almajev)
Aktoroj: Михаил Березовой (Miĥail Berezovoj), Екатерина Кудрявцева (Jekaterina Kudrjavceva), Олег Ужинов (Oleg Uĵinov), Ольга Гусилетова (Olga Gusiletova), Анатолий Лобоцкий (Anatolij Lobockij)

De la tradukinto: Verŝajne, tio estas la plej populara animaciaĵo el la ciklo “La monto da gemoj”. En la ruslingva interreto ĉiuj admiras ĝin - ĝi ricevis premion de spektantaj simpatioj laŭ la voĉdono de vizitantoj de Rambler Vizion. Ĝi jam iome fariĝis simbolo de la moderna rusia animacio - antaŭnelonge tutan Moskvon ormanis afiŝoj de animaci-festo, sur kiuj estis bildo el ĉi tiu filmo. Oni povas vidi ĉi tie evidentajn similaĵon al klasika humur-rakonto “La elaĉeto de Ruĝa Ĉefo” de O.Henry. Efektive, etaj knabinoj iam povas esti tre danĝeraj… :-) Interalie, nomo Ĵiĥarka signifas “viglulino” - ĝi tre konvenas al ŝi.

June 13, 2007

Stela fabelo

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006



La originalo

Reĝisoro: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Pentristoj: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov), Юлия Тимохова (Julija Timoĥova), Юлия Сергеева (Julija Sergeeva)
Kameraisto: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Komponisto: Олег Нестеров (Oleg Nesterov) kaj ensemblo “Мегаполис” (”Megapolis”)
Sonregistristoj: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov), Наталья Романенко (Natalja Romanenko)
Animaciistoj: Алексей Миронов (Aleksej Mironov), Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Produktoro: Сергей Зернов (Sergej Zernov)

Bonkora muzika ekologia fabelo - parodio al la sciensfiksiaj filmoj pri la kosmo. Versio de aventuroj de la historiaj hundoj-kosmonaŭtoj - Belka kaj Strelka. La historio en la filmo situas sur fora planedo, simila al la Tero. La planedo, kiel magneto, altiris al si ĉiun “kosman rubon” kaj kune kun ĝi la kosmoŝipon de la herooj. Por helpi la hundojn venas iliaj kreintoj kaj kolego-kosmonaŭto.

De la tradukinto: Vere, tio estas originala filmo - siaspeca hibrido de “La Eta Princo” kaj sovetia kosmonaŭtiko. Interesas trovi parodiaĵon en ĝi - kiel al la kulta sovetia filmo “Kin-Dza-Dza”, tiel al holivudaj furorfilmoj “Armagedono” kaj “La kerno” (en la sceno, kie la ŝatlo falas). Kaj vortoj “Homoj gardas Belkan kaj Strelkan” eĉ parodias klasikan rusan porinfanaĵon - poemon “Fabelo pri caro Saltan” de Aleksandr Puŝkin.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft