Stela fabelo
Reĝisoro: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Pentristoj: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov), Юлия Тимохова (Julija Timoĥova), Юлия Сергеева (Julija Sergeeva)
Kameraisto: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Komponisto: Олег Нестеров (Oleg Nesterov) kaj ensemblo “Мегаполис” (”Megapolis”)
Sonregistristoj: Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov), Наталья Романенко (Natalja Romanenko)
Animaciistoj: Алексей Миронов (Aleksej Mironov), Алексей Почивалов (Aleksej Poĉivalov)
Produktoro: Сергей Зернов (Sergej Zernov)
Bonkora muzika ekologia fabelo - parodio al la sciensfiksiaj filmoj pri la kosmo. Versio de aventuroj de la historiaj hundoj-kosmonaŭtoj - Belka kaj Strelka. La historio en la filmo situas sur fora planedo, simila al la Tero. La planedo, kiel magneto, altiris al si ĉiun “kosman rubon” kaj kune kun ĝi la kosmoŝipon de la herooj. Por helpi la hundojn venas iliaj kreintoj kaj kolego-kosmonaŭto.
De la tradukinto: Vere, tio estas originala filmo - siaspeca hibrido de “La Eta Princo” kaj sovetia kosmonaŭtiko. Interesas trovi parodiaĵon en ĝi - kiel al la kulta sovetia filmo “Kin-Dza-Dza”, tiel al holivudaj furorfilmoj “Armagedono” kaj “La kerno” (en la sceno, kie la ŝatlo falas). Kaj vortoj “Homoj gardas Belkan kaj Strelkan” eĉ parodias klasikan rusan porinfanaĵon - poemon “Fabelo pri caro Saltan” de Aleksandr Puŝkin.
