Ĵiĥarka
Desegnita platfigura animacio, kolora, 13 minutoj, 11 sekundoj.
Studio “Pilot”, 2006
La filmo partoprenas la konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.
La filmo el la ciklo “LA MONTO DA GEMOJ”
Vulpino penis ŝteli etan knabinon, nomatan Ĵiĥarka, por ke manĝi ŝin. Ŝteli la knabinon ŝi sukcesis, sed manĝi ŝin - ne.
Laŭ la urala fabelo.
Aŭtoroj de la scenaro: Олег Ужинов (Oleg Uĵinov), Елена Ужинова (Jelena Uĵinova)
Reĝisoro: Олег Ужинов (Oleg Uĵinov)
Pentristino: Полина Новикова (Polina Novikova)
Animaciistoj: Евгений Дудин (Jevgenij Dudin), Р. Свечникова (R. Sveĉnikova), А. Скачков (A. Skaĉkov), Леон Эстрин (Leon Estrin), Андрей Кузнецов (Andrej Kuznecov), Александр Бубнов (Aleksandr Bubnov), Оксим Тен (Oksim Ten), Наталья Новик (Natalja Novik), Павел Барков (Pavel Barkov), Константин Арефьев (Konstantin Arefjev), А. Гончаров (A. Gonĉarov), Сергей Ромашкин (Sergej Romaŝkin), Татьяна Хороших (Tatjana Ĥoroŝiĥ), Майя Хиггинс (Maja Higgins)
Produktorino: Ирина Капличная (Irina Kapliĉnaja)
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvili)
Sonregistristoj: Елена Николаева (Jelena Nikolajeva), С. Алмаев (S. Almajev)
Aktoroj: Михаил Березовой (Miĥail Berezovoj), Екатерина Кудрявцева (Jekaterina Kudrjavceva), Олег Ужинов (Oleg Uĵinov), Ольга Гусилетова (Olga Gusiletova), Анатолий Лобоцкий (Anatolij Lobockij)
De la tradukinto: Verŝajne, tio estas la plej populara animaciaĵo el la ciklo “La monto da gemoj”. En la ruslingva interreto ĉiuj admiras ĝin - ĝi ricevis premion de spektantaj simpatioj laŭ la voĉdono de vizitantoj de Rambler Vizion. Ĝi jam iome fariĝis simbolo de la moderna rusia animacio - antaŭnelonge tutan Moskvon ormanis afiŝoj de animaci-festo, sur kiuj estis bildo el ĉi tiu filmo. Oni povas vidi ĉi tie evidentajn similaĵon al klasika humur-rakonto “La elaĉeto de Ruĝa Ĉefo” de O.Henry. Efektive, etaj knabinoj iam povas esti tre danĝeraj…
Interalie, nomo Ĵiĥarka signifas “viglulino” - ĝi tre konvenas al ŝi.
