Suzdal-festivalo de rusia animacio

June 30, 2007

Atenton, la pordoj malfermiĝas

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006


La originalo

Originala titolo: Осторожно, двери открываются
Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro, pentristo: Анастасия Журавлева (Anastasija Ĵuravlova)
Komponisto: Виталий Базилевский (Vitalij Bazilevskij)
Sonregistristo: Софья Трифонова (Sofja Trifonova)
Animaciistoj: Татьяна Молодова (Tatjana Molodova), Владимир Кадухин (Vladimir Kaduĥin), Константин Романенко (Konstantin Romanenko),
Анастасия Журавлева (Anastasija Ĵuravlova)
Produktoro: Сергей Мирзаев (Sergej Mirzajev)

Unu tago el vivo de “butona” metroo. La filmo estas dediĉita al ĉiuj butonoj, kiuj perdiĝis en la metroo.

De la tradukinto: Vere, tio estas neordinara rigardo al la moskva metroo. Ekzemple, tre originale aspektas stacio “Ploŝĉadj Revolucii”, kie anstataŭ skulptaĵoj staras grandegaj gladiloj! Kaj estas ja multaj aliaj parodiaĵoj - la nomo mem de la filmo inversigas averton, kiu sonas kiam trajno estas veturonta - “Atenton, la pordoj fermiĝas”. Kaj ciferoj, kiuj aperas en la filmo, kopias formon de ciferoj sur elektronikaj horloĝoj de stacioj de la moskva metroo. Ili nur konsistas ne el lampetoj, sed el butonoj.

Lu. Kristnaska historio

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006

La originalo

Originala titolo: Лу. Рождественская история
Aŭtoro de la scenaro: Вера Токарева (Vera Tokareva)
Reĝisoro: Вера Токарева (Vera Tokareva)
Pentristo: Ирина Ковтун (Irina Kovtun)
Komponisto: Игорь Назарук (Igor Nazaruk)
Sonregistristo: Валерий Шишкин (Valerij Ŝiŝkin)
Animaciistoj: Наталия Богомолова (Natalja Bogomolova), Галина Зеброва (Galina Zebrova), Александр Панов (Aleksandr Panov)
Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov), Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov)

Kristnaska historio.
Lu estas nomo de malgranda kornikino, kiu loĝas sur fervoja stacio, kaj iom-post-iome ekkonas la mondon same kiel ĝin ekkonas infanoj.
Ĉi tiu mondo estas diversa, same kiel diversaj estas homoj, kiuj ĉirkaŭas Lu.
Sed kiel ajn tragika estus la mondo, nenio mortigu esperon je la estonto.

De la tradukinto: En ĉi tiu filmo oni uzis konatan literaturan manieron, kiam dramo inter homoj estas montrita tra percepto de animalo. Verŝajne, la spektantoj povas rememori plurajn ekzemplojn de tiaj rakontoj.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft