Suzdal-festivalo de rusia animacio

December 10, 2007

Maskerado


La originalo

Komputila animacio, Betacam-SP, 6 minutoj 30 sekundoj.
Studio de komputila grafiko kaj animacio “Peterburg”, kinokompanio “Master-Film”, 2006.

La filmo partoprenas la konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.

Filmo el serio “VIGLOBETOJ”.

Maskerado estas gaja festo! Sed foje okazas, ke al ĉiuj venas similaj pensoj…

Reĝisoro: Денис Чернов (Denis Ĉernov)
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Aleksej Lebedev)
Pentristoj: Салават Шайхинуров, Маша Сусидко (Salavat Ŝajĥinurov, Marija Susidko)
Animaciistino: Алла Ярошенко (Alla Jaroŝenko)
Sonregistristoj: Денис Душин, И. Яковель (Denis Duŝin, I. Jakovel)

De la tradukinto. Serio “Viglobetoj” estas tre populara en Rusio. Ĝiaj herooj rigardas de sur vitrinoj de ludil-vendejoj kaj kovraĵoj de lernantaj kajeroj. Precipe sukcesa estas en ĝi tio, ke ĝi estas interesa ne nur por infanoj, sed ankaŭ por plenkreskuloj. La kreintoj metas en ĝiajn historiojn multnombrajn kunsencojn, ofte parodiante popularaĵojn de la amasa kulturo. Tial, sendube, ĝin interesos ankaŭ Esperantistoj de ĉiuj aĝoj.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft