Terur-rakonto por Njunjo
Originala titolo: Страшилка для Нюши
Reĝisoro: Денис Чернов (Denis Ĉernov)
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Aleksej Lebedev)
Pentristoj: Салават Шайхинуров (Salavat Ŝajĥinurov), Мария Сусидко (Marija Susidko)
Komponistoj: Сергей Васильев (Sergej Vasiljev), Марина Ланда (Manrina Landa)
Sonregistristoj: Игорь Яковель (Igor Jakovel), Евгений Яковель (Jevgenij Jakovel)
Animaciistoj: Михаил Мещанин (Miĥail Meŝĉanin) , Александр Аверьянов (Aleksandr Averjanov), Светлана Мардаголимова (Svetlana Mardagolimova) , Сергей Мальцев (Sergej Malcev) , Алла Ярошенко (Alla Jaroŝenko)
Produktoroj: Илья Попов (Ilja Popov), Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov) , Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov), Анатолий Прохоров (Anatolij Proĥorov)
Foje Erinaceto kun Kunĉ elpensis por Njunjo teruran rakonton pri Nigra Flirtulo. Sed ili eĉ ne supozis, kiom proksima al la vero montriĝos la kreita de ili fabelo.
De la tradukinto. Ĉi tie kunsenco de la filmeto vere estas admirinda. Ĝi koncernas multajn flankojn de nia psikologio kaj kulturo. Fakte, ĝi prezentas sin psikodramo - tiel nomiĝas metodo en moderna psikoterapio, kiam homo, ludante en spektaklo, travivas siajn problemojn kaj scipoviĝas korekti ilin. Kaj ĉi tiu metodo aperis ne hodiaŭ - en tradicia kulturo por tio servas fabeloj, kiuj istruas konduton en diversaj vivsituacioj. Ekzemple, konata al multaj popoloj historio “Belulino kaj la monstro” (ĝia rusa varianto estas fabelo “La skarlata floreto”) helpas al knabinoj liberiĝi de timo antaŭ vira sekso. Kaj la prezentita animaciaĵo montras agon de ĉi tiu skemo tute senriproĉe. Denove eblas miri, kiom da sencoj oni povas enmeti en mallongan animaciaĵon…

He, tre bona rakonto. Mi tre ŝatis ĝin. Dankon pro via retejo, ĝi estas vere bonega!
Comment by Ĵusmalkovrinto — January 19, 2008 @ 5:24 pm
Gxi estas belega kaj amuza mi volas scii kiel kontakti la produktuloj jam ke interesas min por disvastigi en meksika televido.
Comment by rafael berzunza — July 31, 2008 @ 7:22 am
Thanks for this great post and the review, I am totally impressed!
Comment by joint pain — September 25, 2011 @ 5:15 pm
that was a very useful blog with all the clips. joint pain during pregnancy….
Comment by joint pain during pregnancy — March 7, 2012 @ 2:53 am
e greatest results of quite a significant volume of many years of devoted and also considerable outlined technical research.T
Comment by coach factory — May 26, 2012 @ 4:31 am
kiom proksima al la vero montriĝos la kreita de ili fabelo.
Comment by hermes bags — September 24, 2012 @ 4:38 am