Suzdal-festivalo de rusia animacio

January 27, 2008

Vasana

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006


Aŭtorino de la scenaro, reĝisorino, pentristino, animaciistino kaj produktorino: Мария Степанова (Marija Stepanova)
Komponisto: Sandarach, LRlung v Wind-

Filmo-meditado, bazita sur bildoj el subkonscio.

De la tradukinto. Kiel informas teksto en la fino de la filmo, “vasana estas ideo aŭ mentala sento, leviĝanta el pasivaj rememoroj.”

Miro

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006


Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro kaj animaciisto: Алексей Будовский (Aleksej Budovskij)
Pentristino: Аня Случак (Anjo Slunĉak)
Komponisto: Johann Sebastian Bach

Filmo por televida kanalo HBO, parto de muzika porifana klera teleserio “Classical Baby”.

De la tradukinto. En la originalo nomo de la filmo estas skribata ĝuste same - Miro. Miro estas miro en ĉiuj lingvoj…

Vurdalako

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2006


Aŭtorinoj de la scenaro kaj reĝisorinoj: Ирина Голдырева (Irina Goldyreva), Анна Сарана (Anna Sarana)
Pentrisrino: Анна Сарана (Anna Sarana)
Animaciistoj: Н. Лежнина (N. Leĵnina), А. Сарана (A. Sarana), И. Голдырева (I. Goldyreva)
Kameraistino: Т. Антонова (T. Antonova)
Produktorino: Ирина Снежинская (Irina Sneĵinskaja)
Komponisto: Альфред Шнитке (Alfred Ŝnitke)
звукооператоры Сергей Морозенко

La filmo-fantazio proponas sian version de historio de versaĵo “Vurdalako” de A.S. Puŝkin. Ĝi povis esti tia aŭ tute alia, sed la esenco estas en tio, ke versaĵoj devenas el personaj impresoj kaj travivaĵoj de poeto.

De la tradukinto. Por ke taksi ĉi tiun filmon, oni unuavice devas konatiĝi kun la originala versaĵo, kiu inspiris ĝiajn aŭtorojn. Feliĉe, ĝi jam estas tradukita Esperanten.

Aleksandr Puŝkin
VURDALAKO
Elrusigis Sergej Rublov

Estis Vanja tre timema:
Foje, en mafrua hor’,
Kun la ŝvito, tute trema,
Tra tombej’ li iris for.

Mizerul’ apenaŭ spiras,
Iras stumble pro terur’,
Jen li aŭdas kaj ekmiras, -
Iu kraras en obskur’.

Vanja haltis en ekscito.
“Savu, Dio, de atak’.
Oston mordas sen hezito.
Ruĵelipa vurdalak’.

Plu ne havas mi esperon!
Glutos monstro tute min,
Se kun preĝo tomban teron
Ne formanĝos mi ĝis fin’ “.

Li rigardas al profundo, -
Vi imagu - jen skandal’ !
En mallumo iu hundo
Mordas oston laŭ banal’.

Kaj la kreintoj (aŭ, pli ĝuste, kreintinoj :) ) de la filmo supozas, ke prototipo de timema Vanja povis esti Puŝkin mem. Finfine, al kiu ne okazas tiaj situacioj, kiam oni vidas ne tion, kio estas reale? Kaj ĉu poeto ne havas sian propran realon? Post tio ne estas mirinde, ke poeto en la filmo trafas en mondon de siaj propraj herooj: ĉi tie troviĝas kaj la aĝa kverko kaj la nimfo kaj multaj aliaj. Kaj fine, laŭ ŝerco de la aŭtoroj, venas Vij - blinda monstro el samnoma novelo de Nikolaj Gogol, kiu restas unu el plej elstaraj specimenoj de hororo en la rusa literaturo. Ja Puŝkin kaj Gogol bone konis unu la alian en la vivo, tial ne estas hazarde, ke iliaj vojoj kruciĝis ankaŭ ĉi tie.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft