Suzdal-festivalo de rusia animacio

January 9, 2008

Ŝlosiloj por la tempo

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005



Originala titolo: Ключи от врмени
Aŭtoro de la scenaro: Юлий Лурье (Jurij Lurje)
Reĝisoro: Сергей Серегин (Sergej Seregin)
Pentristino: Ирина Капралова (Irina Kapralova)
Komponisto: Алексей Рыбников (Aleksej Rybnikov)
Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov), Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov)
Aktoro: Сергей Кутасов (Sergej Kutasov)

La kanzonon de nekonata aŭtoro de la 16-a jarcento kantas Анна Рыбникова (Anna Rybnikova)

Laŭ fabelo “Abieto” de Anatole France.
Lok, reĝo de gnomoj, ekamis junulinon, kiu nomiĝis Abieto. Por ŝi li halits la tempon sur la tuta tero. Ĉi tiu filmo rakontas pri amo, ĵaluzo, nobleco kaj fideleco.

En Internacia festivalo de porinfana animacio “Ora fiŝeto” (Moskvo, 2004) ĝi ricevis diplomon de la infana ĵurio “Por plej bonan porinfanan historion”.

En IX intenacia festivalo “Kino al infanoj” (Samara, 2004) ĝi ricevis diplomon “Por reveno al plej bonaj tradicioj de la patria animacio, lirikeco, inteligenteco”.

De la tradukinto. La filmo ankoraŭ estas sen traduko. Poste ĝi ricevos subtitolojn en Esperanto.

Kata promeno

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005


Originala titolo: Кошачья прогулка
Reĝisoro: Д. Наумов (D. Naumov)
Aŭtorino de la scenaro: И. Марголина (I. Margolina)
Animaciisto: М. Лисовой (Mi. Lisovoj)
Produktoroj: А. Герасимов (A. Gerasimov), В. Маясов (V. Majasov)

Tri gekatoj - panjo, filo kaj filino - iris en parko hejmen post lernejo kaj gaje babilis. Pri ĉio, kio estis en la lernejo, pri tio, kion ili vidis en la parko, kaj pri la vivo.

La filmo estas kreita surbaze de desegnaĵoj de Geĉjo Laĥoveckij.

De la tradukinto. Vere, tio estas unu el plej belaj filmoj, prezentitaj ĉi tie. Ĝi similas mirindan sonĝon. La saman principon de la “fluo de konscio” uzis granda reĝisoro Jurij Norŝtejn en sia “Fabelo de fabeloj”, unu el plej elstaraj animaciaj filmoj en la historio.

Iteralie, ĉu povas iu el latinamerikaj Esperantistoj diri, kio estas la kanto pri Che Guevara, kiu sonas en la filmo?

Glaciaĵo

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005


Originala titolo: Эскимо
Reĝisorino, pentristino, animaciistino kaj produktorino: Ю. Аронова (Ju. Aronova)
Aŭtoro de la scenaro: П. Буланже (P. Bulanĵe)
Kameraisto: М. Сембон (M. Sembon)
Komponisto: Л. Слепнер (L. Slepner)
Sonregistristo: Н. Козырев (N. Kozyrev)

Romantika historio pri cirka pingveno.

Mordetas! (fragmento)

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005


Originala titolo: Клюет!
Студия “Форсайт” (Studio “Forsajt”)

Humura animacia filmo “Mordetas!” estas nova, gaja rigardo al fiŝado.

“Rigardu ĉi tien!” - ekkrios necedebla Fiŝisto - heroo de la nova animaciaĵo, - “Propraokule vi ekvidos, kion faras ĉi tiuj fiŝoj, ĉi tiuj dentoplenaj ruzaj monstroj, ĉi tiuj…”

Do, maro, boato kun fiŝisto, fiŝkano kun logaĵo… nun restas nur observi la facilaniman fiŝiston, kiu foje havas tre “profundajn” rilatojn kun fiŝoj.

January 8, 2008

Blua flako

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005


Originala titolo: Синяя лужа
Aŭtorino de la scenaro, reĝisorino kaj pentristino: К. Максимова (K. Maksimova)
Kameraisto: В. Ахтырский (V. Aĥtynskij)
Komponistoj: В. Волков (V. Volkov), Mola Silla
Sonregistristo: А. Зинин (A. Zinin)
Animaciistoj: Е. Грошева (Je. Groŝeva), Е. Грушина (Je. Gruŝina), А. Скачков, (A. Skaĉkov) Т. Яцына (T. Jacyna), В. Корецкий (V. Koreckij), О. Таратынова (O. Tatarynova)
Produktoro: С. Мирзаев (S. Mirzajev)

Filmo pri neatendita turno de la sorto kaj pri tio, ke en ĉiu malbono estas iom da bono.

De la tradukinto. Necesas agnoski, ke la kreintoj de la filmo havas sufiĉe siaspecan fantazion… Tamen, tio ne estas mirinda, ĉar la aŭtoro de la filmo estas filino de Ivan Maksimov - unu el plej originalaj rusiaj animaciistoj, konata pro bizareco de siaj verkoj.

Oranĝa konfitaĵo

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005


Originala titolo: Варенье из апельсинов
Aŭtorino de la scenaro, reĝisorino, pentristino: Коржнева Инга (Korĵneva Inga)

ОАО “Центр национального фильма” (Akcia kompanio “Centro de nacia filmo”).

Kontura desegnita animacio.

Ridinda fabelo pri tio, kiel malican mastron de vaganta cirko ŝanĝis oranĝa konfitaĵo.

Ŝambalo

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005


Originala titolo: Шамбала
Reĝisoro: А. Колпин (A. Kolpin)
Aŭtoro de la scenaro: А. Колпин (A. Kolpin)
Pentristoj: И. Дорошенко (I. Doroŝenko), А. Колпин (A. Kolpin), С.Братерский (S. Braterskij), Ж. Маршева (Ĵ. Marŝeva), Т. Колпина (T. Kolpina).
Komponisto: И. Читашвили (I. Ĉitaŝvili)
Animaciistoj: А. Колпин (A. Kolpin), С. Гордеев (S. Gordeev), С. Братерский (S. Braterskij)
Kameraisto: С. Гордеев (S. Gordeev)
Produktoroj: В. Маясов (V. Majasov), А. Герасимов (A. Gerasimov)

Unu el versioj, kien trafas kastoroj en sekva vivo.

Promeno de Zinjo

Publikigita en: Suzdal-festivalo 2005


Originala titolo: Зинина прогулка
Reĝisorino: Н. Мальгина (N. Malgina)
Aŭtorino de la scenaro: Н. Мальгина (N. Malgina)
Pentrtisto: И. Олейников (I. Olejnikov)
Kameraistoj: В. Ахтырский (V. Aĥtyrskij), В. Солодовников (V. Solodovnikov), А. Сицин (A. Sicin)
Komponisto: А. Пинегин (A. Pinegin)
Animaciistoj: Н. Мальгина (N. Malgina), Т. Подгорская (T. Podgorskaja), Н. Дрожжа (N. Droĵĵa), Д. Куприянов (D. Kuprijanov), К. Захарченко (K. Zaĥarĉenko) k.a.
Produktoro: С. Мирзаев (S. Mirzajev)

Laŭ versaĵo “Knabina kanto” de poetino Zinaida Gippius. En unu domo loĝas knabo kaj knabino. La knabino estas tre vigla kaj movema. La knabo male estas meditema kaj malkomunikema. La knabinon ne forpermesas de si kolerema vartistino, sed ŝi tre volas liberiĝi. La knabon, male, oni sendas promeni unusola. Tio estas filmo pri la dezirata kaj la reala. Tiel ofte tio, kion oni volas, trafas tiujn, kiuj tion ne bezonas.

P.S. La filmo estas sen traduko; poste ĝi ricevos subtitolojn en Esperanto.

December 24, 2007

Fera vartistino



Fera vartistino

Originala titolo: Железная няня

Kiel bonege estus, se vi ekhavus realan roboton! Ĝi zorgus pri vi, faris ĉion por vi, kaj vi havus neniujn zorgojn: sidu kaj ripozu. Kio tamen, se la roboto montriĝos tro laborema kaj persista? Ĉu ne bezonos vi saviĝi de la zorgoj?

De la tradukino. Alia animaciaĵo el serio “Viglobetoj”. Taksu, kiel sprite oni parodias en ĝi kliŝeojn el holivudaj horor-filmoj.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft