Originala titolo: Маски Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: К. Кравченко (K. Kravĉenko) Pentristino: И. Никитина (I. Nikitina) Komponisto: О. Фармер (O. Farmer) Sonregistristo: А. Каринский (A. Karinskij) Animaciistoj: Р. Кобзарев (R. Kobzarev), К. Кравченко (K. Kravĉenko), Э. Очиров (E. Oĉirov), Т. Тавруева (T. Tavrujeva), Е. Инюшин (Je. Injuŝin) Produktoro: С. Мирзаев (S. Mirzajev)
De la tradukinto. Malsimile al aliaj fojoj, ĉi tie mi ne tradukis la anoncon de la filmo sur ĝia paĝo ĉe Rambler Vision. Mi ne faris tion, ĉar en la anonco oni ial malkovris la intrigon de la filmo, kiu devas esti neatendita por spektanto. Kaj ĉi tiu intrigo indas atenton - kvankam la historio okazas dum karnavalo, ĝi koncernas sufiĉe malĝojajn aĵojn.
Originala titolo: Выставка Aŭtorino de la scenaro kaj reĝisorino: Елена Храпкова (Jelena Ĥrapkova) Pentristoj: Елена Храпкова (Jelena Ĥrapkova), Виктор Пащенко (Viktor Paŝĉenko) Sonregistristo: Илья Кочержук (Ilja Koĉerĵuk) Animaciistoj: Сергей Ромашкин (Sergej Romaŝkin), Светлана Хлыстова (Svetlana Ĥlystova), Леон Эстрин (Leon Estrin), Елена Храпкова (Jelena Ĥrapkova) Produktoro: Сергей Мирзаев (Sergej Mirzaev)
Filmo pri ambivalenca rilato de homoj al arto, pri eterneco de ĉio valora.
Originala titolo: О чем не знал дедушка Reĝisorino: Сильницкая Д. (D. Silnickaja) Aŭtoro de la scenaro: Айнутдинов С.С. (S.S. Ajnutdinov) Pentristoj: Сильницкая Д. (D. Silnickaja), Лапшина Е. (Je. Lapŝina), Павенко С. (S. Pavenko) , Антонова Т. (T. Antonova) Kameraisto: Денисов В. (V. Denisov) Komponisto: Пантыкин А. (A. Pantykin) Sonregistristoj: Белозеров А. (A. Belozerov) , Черенков И. (I. Ĉerenkov) Animaciistoj: Беликова Н. (N. Belikova) , Бурмистров В. (V. Burgomistrov), Ярутин С. (S. Jarutin)
Historio, okazinta al infano, kiu restis por nelonga tempo sed observado de adoltoj.
De la tradukinto. Verdire, la afero ĉi tie estas, ke tio estas ne nur “historio” sed plurfoja versio de fabelo “Tri ursoj” de Lev Tolstoj. Jes, la aŭtoro de “Milito kaj paco” kaj “Anna Karenina” verkis antaŭ fabelojn, destinitaj por ordinara popolo. Li volis, ke oni akceptu ilin, kiel folklorajn, kaj tio sendube sukcesis, se konsideri, ke ĉi tiu fabelo estas konata al ĉiu infano, kaj, kompreneble, aperigis multajn intrepretojn kaj parodiojn. En la programo de lastaj Suzdal-festivaloj ĉeestas almenaŭ du filmoj laŭ ĉi tiu fabelo. Jen estas unua el ili, interpretanta la okazintaĵon de sufiĉe tikla vidpunkto…
Originala titolo: Vasana Aŭtorino de la scenaro, reĝisorino, pentristino, animaciistino kaj produktorino: Мария Степанова (Marija Stepanova) Komponisto: Sandarach, LRlung v Wind-
Filmo-meditado, bazita sur bildoj el subkonscio.
De la tradukinto. Kiel informas teksto en la fino de la filmo, “vasana estas ideo aŭ mentala sento, leviĝanta el pasivaj rememoroj.”
Originala titolo: Miro Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro kaj animaciisto: Алексей Будовский (Aleksej Budovskij) Pentristino: Аня Случак (Anjo Slunĉak) Komponisto: Johann Sebastian Bach
Filmo por televida kanalo HBO, parto de muzika porifana klera teleserio “Classical Baby”.
De la tradukinto. Ĉi tiu filmo estas kreita laŭ bildoj de pentristo Joan Miró, kies nomo en Esperanto alprenas ankaŭ aldonan signifon…
Originala titolo: Вурдалак Aŭtorinoj de la scenaro kaj reĝisorinoj: Ирина Голдырева (Irina Goldyreva), Анна Сарана (Anna Sarana) Pentrisrino: Анна Сарана (Anna Sarana) Animaciistoj: Н. Лежнина (N. Leĵnina), А. Сарана (A. Sarana), И. Голдырева (I. Goldyreva) Kameraistino: Т. Антонова (T. Antonova) Produktorino: Ирина Снежинская (Irina Sneĵinskaja) Komponisto: Альфред Шнитке (Alfred Ŝnitke)
звукооператоры Сергей Морозенко
La filmo-fantazio proponas sian version de historio de versaĵo “Vurdalako” de A.S. Puŝkin. Ĝi povis esti tia aŭ tute alia, sed la esenco estas en tio, ke versaĵoj devenas el personaj impresoj kaj travivaĵoj de poeto.
De la tradukinto. Por ke taksi ĉi tiun filmon, oni unuavice devas konatiĝi kun la originala versaĵo, kiu inspiris ĝiajn aŭtorojn. Feliĉe, ĝi jam estas tradukita Esperanten.
Aleksandr Puŝkin
VURDALAKO Elrusigis Sergej Rublov
Estis Vanja tre timema:
Foje, en mafrua hor’,
Kun la ŝvito, tute trema,
Tra tombej’ li iris for.
Mizerul’ apenaŭ spiras,
Iras stumble pro terur’,
Jen li aŭdas kaj ekmiras, -
Iu kraras en obskur’.
Vanja haltis en ekscito.
“Savu, Dio, de atak’.
Oston mordas sen hezito.
Ruĵelipa vurdalak’.
Plu ne havas mi esperon!
Glutos monstro tute min,
Se kun preĝo tomban teron
Ne formanĝos mi ĝis fin’ “.
Li rigardas al profundo, -
Vi imagu - jen skandal’ !
En mallumo iu hundo
Mordas oston laŭ banal’.
Kaj la kreintoj (aŭ, pli ĝuste, kreintinoj ) de la filmo supozas, ke prototipo de timema Vanja povis esti Puŝkin mem. Finfine, al kiu ne okazas tiaj situacioj, kiam oni vidas ne tion, kio estas reale? Kaj ĉu poeto ne havas sian propran realon? Post tio ne estas mirinde, ke poeto en la filmo trafas en mondon de siaj propraj herooj: ĉi tie troviĝas kaj la aĝa kverko kaj la nimfo kaj multaj aliaj. Kaj fine, laŭ ŝerco de la aŭtoroj, venas Vij - blinda monstro el samnoma novelo de Nikolaj Gogol, kiu restas unu el plej elstaraj specimenoj de hororo en la rusa literaturo. Ja Puŝkin kaj Gogol bone konis unu la alian en la vivo, tial ne estas hazarde, ke iliaj vojoj kruciĝis ankaŭ ĉi tie.
Originala titolo: Эволюция Петра Сенцова Reĝisoro: Андрей Соколов (Andrej Sokolov) Aŭtoro de la scenaro: Андрей Саломатов (Andrej Salomatov) Pentristoj: Михаил Желудков (Miĥail Ĵeludkov), Андрей Соколов (Andrej Sokolov) Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlinskij) Sonregistristo: Вадим Круглов (Vadim Kruglov) Animaciistoj: Марина Антонова (Marina Antonova), Павел Барков (Pavel BArkov), Елена Голянкова (Jelena Golankova), Яна Дронина (Jana Dronina), Светлана Зимина (Svatlana Zimina), Сергей Кирякин (Sergej Kirjakin), Ольга Меркурьева (Olga Merkurjeva), Михаил Рыкунов (Miĥail Rykunov), Олег Ужинов (Oleg Uĵinov), Алексей Федорович (Aleksej Fedoroviĉ) Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov), Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov), Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvili)
Historio pri maldiligenta lernejano, kiu trafis la mezozoikon.
De la tradukinto. Espereble, ĉi tiu filmo donacis al vi multe da kaŭzojn rideti. Tamen, ne povis esti alie, ĉar aŭtoro de ĉi tiu historio estas Andrej Salomatov - unu el plej literature bonaj nuntempaj rusiaj SF-verkistoj. Kaj jen kio estas interesa: li verkas kaj por infanaj, kaj por adoltaj legantoj, kaj se la historioj por la unuaj estas tre gajaj kaj humurplenaj (pri kio vi jam povis konfirmiĝi), do liaj verkaĵoj por adoltoj estas, male, mornaj kaj makabraj. Eblas nur miri, kiel tio povas kuniĝi en unu aŭtoro, sed, kiel oni diras, vera talentulo estas talenta en ĉio.
Originala titolo: Страшилка для Нюши Reĝisoro: Денис Чернов (Denis Ĉernov) Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Aleksej Lebedev) Pentristoj: Салават Шайхинуров (Salavat Ŝajĥinurov), Мария Сусидко (Marija Susidko) Komponistoj: Сергей Васильев (Sergej Vasiljev), Марина Ланда (Manrina Landa) Sonregistristoj: Игорь Яковель (Igor Jakovel), Евгений Яковель (Jevgenij Jakovel) Animaciistoj: Михаил Мещанин (Miĥail Meŝĉanin) , Александр Аверьянов (Aleksandr Averjanov), Светлана Мардаголимова (Svetlana Mardagolimova) , Сергей Мальцев (Sergej Malcev) , Алла Ярошенко (Alla Jaroŝenko) Produktoroj: Илья Попов (Ilja Popov), Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov) , Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov), Анатолий Прохоров (Anatolij Proĥorov)
Foje Erinaceto kun Kunĉ elpensis por Njunjo teruran rakonton pri Nigra Flirtulo. Sed ili eĉ ne supozis, kiom proksima al la vero montriĝos la kreita de ili fabelo.
De la tradukinto. Ĉi tie kunsenco de la filmeto vere estas admirinda. Ĝi koncernas multajn flankojn de nia psikologio kaj kulturo. Fakte, ĝi prezentas sin psikodramo - tiel nomiĝas metodo en moderna psikoterapio, kiam homo, ludante en spektaklo, travivas siajn problemojn kaj scipoviĝas korekti ilin. Kaj ĉi tiu metodo aperis ne hodiaŭ - en tradicia kulturo por tio servas fabeloj, kiuj istruas konduton en diversaj vivsituacioj. Ekzemple, konata al multaj popoloj historio “Belulino kaj la monstro” (ĝia rusa varianto estas fabelo “La skarlata floreto”) helpas al knabinoj liberiĝi de timo antaŭ vira sekso. Kaj la prezentita animaciaĵo montras agon de ĉi tiu skemo tute senriproĉe. Denove eblas miri, kiom da sencoj oni povas enmeti en mallongan animaciaĵon…
Originala titolo: Танцор диско Reĝisoro: Денис Чернов (Denis Ĉernov) Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Aleksej Lebedev) Pentristoj: Салават Шайхинуров (Salavat Ŝajĥinurov), Мария Сусидко (Marija Susidko) Komponistoj: Сергей Васильев (Sergej Vasiljev), Марина Ланда (Marina Landa) Sonregistristoj: Игорь Яковель (Igor Jakovel), Евгений Яковель (Jevgenij Jakovel) Animaciistoj: Алексей Минченок (Aleksej Minĉenok), Мария Клочко (Marija Kloĉko), Светлана Мардаголимова (Svetlana
Mardagolimova), Сергей Мальцев (Sergej Malcev) Produktoroj: Илья Попов (Ilja Popov), Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov), Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov), Анатолий Прохоров (Anatolij Proĥorov)
Viglobetoj organizis vesperojn de dancoj, en kiuj oni anoncis konkurson por plej bona dancisto de diskoo. Nur Ŝaf ne partoprenas ĝin - li ne scipovas danci diskoon. Estas nur unu eliro: tuj preni lecionojn de diskoo ĉe Plantyĉ, supera diskoa dancisto!
De la tradukinto. Alia animaciaĵo pri Viglobetoj. Ĉi tie oni parodias historion, kiu aperas kaj en holivudaj filmoj pri sporto kaj en aziaj filmoj pri batalartoj: heroo volas scipoviĝi certan arton kaj sciiĝas, ke ie loĝas maljuna ermitulo, kiu iam estis majstro en sia afero. La heroo venas al li, obtenas lian favoron kaj iĝas lia disĉiplo. Sed obstakloj povas aperi sur lia vojo tute neatendite… Interalie, la nomo estas prenita de hindia filmo, tre populara en Sovet-Unio en la 80-aj jaroj.
Originala titolo: Осторожно, двери открываются Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro, pentristo: Анастасия Журавлева (Anastasija Ĵuravlova) Komponisto: Виталий Базилевский (Vitalij Bazilevskij) Sonregistristo: Софья Трифонова (Sofja Trifonova) Animaciistoj: Татьяна Молодова (Tatjana Molodova), Владимир Кадухин (Vladimir Kaduĥin), Константин Романенко (Konstantin Romanenko),
Анастасия Журавлева (Anastasija Ĵuravlova) Produktoro: Сергей Мирзаев (Sergej Mirzajev)
Unu tago el vivo de “butona” metroo. La filmo estas dediĉita al ĉiuj butonoj, kiuj perdiĝis en la metroo.
De la tradukinto: Vere, tio estas neordinara rigardo al la moskva metroo. Ekzemple, tre originale aspektas stacio “Ploŝĉadj Revolucii”, kie anstataŭ skulptaĵoj staras grandegaj gladiloj! Kaj estas ja multaj aliaj parodiaĵoj - la nomo mem de la filmo inversigas averton, kiu sonas kiam trajno estas veturonta - “Atenton, la pordoj fermiĝas”. Kaj ciferoj, kiuj aperas en la filmo, kopias formon de ciferoj sur elektronikaj horloĝoj de stacioj de la moskva metroo. Ili nur konsistas ne el lampetoj, sed el butonoj.