Premiito de la 27-a Internacia Festivalo de la Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio (Diplomo en konkurso de animacio).
Originala titolo: На зубок Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro, pentristo: Артем Лукичев (Artjom Lukiĉev) Sonregistristo: Дмитрий Милованов (Dmitrij Milovanov) Produktoro: Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov)
Mallonga ŝerca filmo pri higienaj proceduroj kaj paralelaj mondoj.
De la tradukinto. Mi ne scias, ĉu la afero koncernas “paralelajn mondojn”, sed higienon la filmo tuŝas sendube, ĉar ĝi montras, kiaj estaĵoj povas loĝigi dentobroson, kiun oni ne anstataŭigis ĝustatempe .
Originala titolo: Маскарад Reĝisoro: Денис Чернов (Denis Ĉernov) Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Aleksej Lebedev) Pentristoj: Салават Шайхинуров, Маша Сусидко (Salavat Ŝajĥinurov, Marija Susidko) Animaciistino: Алла Ярошенко (Alla Jaroŝenko) Sonregistristoj: Денис Душин, И. Яковель (Denis Duŝin, I. Jakovel)
Komputila animacio, Betacam-SP, 6 minutoj 30 sekundoj.
Studio de komputila grafiko kaj animacio “Peterburg”, kinokompanio “Master-Film”, 2006.
La filmo partoprenas la konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.
Filmo el serio “VIGLOBETOJ”.
Maskerado estas gaja festo! Sed foje okazas, ke al ĉiuj venas similaj pensoj…
De la tradukinto. Serio “Viglobetoj” estas tre populara en Rusio. Ĝiaj herooj rigardas de sur vitrinoj de ludil-vendejoj kaj kovraĵoj de lernantaj kajeroj. Precipe sukcesa estas en ĝi tio, ke ĝi estas interesa ne nur por infanoj, sed ankaŭ por plenkreskuloj. La kreintoj metas en ĝiajn historiojn multnombrajn kunsencojn, ofte parodiante popularaĵojn de la amasa kulturo. Tial, sendube, ĝin interesos ankaŭ Esperantistoj de ĉiuj aĝoj.
Originala titolo: Ряба Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro, pentristo kaj animaciisto: Григорий Малышев (Grigorij Malyŝev) Kameraisto: Вячеслав Сумин (Vjaĉeslav Sumin) Produktorino: Валентина Хижнякова (Valentina Ĥiĵnjakova) Komponisto: Д. Суворов (D. Suvorov) Sonregistristo: С. Разсамагин (S. Razsamagin) Arta gvidanto: Валентин Ольшванг (Valentin Olŝvang) Geaktoroj: А. Кылосов (A. Kylosov), Т. Зуровская (T. Zurovskaja) Muntistoj: Л. Путятина (L.Putjatina) , Григорий Малышев (Grigorij Malyŝev)
Animacia studio A-film, 2006
Flimo el serio “TRI REVOJ”
Vera kreanto, kiu estas montrita en la filmo en aspekto de Kokino Rjaba, estas en konstanta serĉado de novaj formoj, kaj ne limigas sin per la atingita, malgraŭ nekompreno kaj eĉ malamikeco de la aliaj.
De la tradukinto. Por ke taski ĉi tiun filmeton, necesas scii ĝian bazon - fabelon “Kokino Rjaba”, kiun, verŝajne, ĉiu en Rusio scias parkere. Jen estas ĝi.
Vivis-estis maljunulo kaj maljunulino. Kaj havis ili kokinon Rjaban. Metis la kokino ovon - ne simplan, sed oran. La maljunulo batadis, batadis, sed ne disbatis. La maljunulino batadis, batadis, sed ne disbatis. Museto kuris, eksvingis per la vosteto, la ovo falis kaj frakasiĝis. La maljunulo ploras, la maljunulino ploras, kaj la kokino klukas: “Ne ploru, maljunulo, ne ploru, maljunulino, mi metos al vi alian ovon, ne oran, sed simplan”.
Estas malkomplekse, ĉu? Tamen, kiel oni skribas en unu libro pri psikologio, ĉi tiu malgranda fabelo “ehavas tiom profundajn pensojn pri la mondo, pri vivo kaj morto, ke al ĝia analizo estas dediĉitaj nemalmultaj artikoloj de seriozaj filozofoj kaj filologoj”.
Kaj la kreintoj de la filmo elektis sian vojon interpreti ĉi tiun historion. La museto ĉi tie ne rompas la oran ovon, ĉar ĝi dekomence ne estas bezonata…
Originala titolo: Толстый и тонкий Aŭtorino de la scenaro kaj reĝisorino: Мария Парфенова (Marija Panfjorova) Pentristino: Татьяна Титова (Tatjana Titova) Animaciisto: Рим Шарафутдинов (Rim Ŝarafutdinov) Muntisto: Дмитрий Русаков (Dmirtij Rusakov) Sonreĝisoro: Игорь Дружеруков (Igor Druĵerukov) Plenumanta produktoro: Владимир Наумов (Vladimir Naumov) Produktoroj: Вячеслав Маясов (Vjaĉeslav Majasov), Александр Герасимов (Aleksandr Gerasimov)
Flimo el almanako “Мультипотам-3″ ( “Animpotam-3″).
Originala titolo: Жихарка Aŭtoroj de la scenaro: Олег Ужинов (Oleg Uĵinov), Елена Ужинова (Jelena Uĵinova) Reĝisoro: Олег Ужинов (Oleg Uĵinov) Pentristino: Полина Новикова (Polina Novikova) Animaciistoj: Евгений Дудин (Jevgenij Dudin), Р. Свечникова (R. Sveĉnikova), А. Скачков (A. Skaĉkov), Леон Эстрин (Leon Estrin), Андрей Кузнецов (Andrej Kuznecov), Александр Бубнов (Aleksandr Bubnov), Оксим Тен (Oksim Ten), Наталья Новик (Natalja Novik), Павел Барков (Pavel Barkov), Константин Арефьев (Konstantin Arefjev), А. Гончаров (A. Gonĉarov), Сергей Ромашкин (Sergej Romaŝkin), Татьяна Хороших (Tatjana Ĥoroŝiĥ), Майя Хиггинс (Maja Higgins) Produktorino: Ирина Капличная (Irina Kapliĉnaja) Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvili) Sonregistristoj: Елена Николаева (Jelena Nikolajeva), С. Алмаев (S. Almajev) Aktoroj: Михаил Березовой (Miĥail Berezovoj), Екатерина Кудрявцева (Jekaterina Kudrjavceva), Олег Ужинов (Oleg Uĵinov), Ольга Гусилетова (Olga Gusiletova), Анатолий Лобоцкий (Anatolij Lobockij)
La filmo partoprenas la konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.
La filmo el la ciklo “LA MONTO DA GEMOJ”
Vulpino penis ŝteli etan knabinon, nomatan Ĵiĥarka, por ke manĝi ŝin. Ŝteli la knabinon ŝi sukcesis, sed manĝi ŝin - ne.
Laŭ la urala fabelo.
De la tradukinto: Verŝajne, tio estas la plej populara animaciaĵo el la ciklo “La monto da gemoj”. En la ruslingva interreto ĉiuj admiras ĝin - ĝi ricevis premion de spektantaj simpatioj laŭ la voĉdono de vizitantoj de Rambler Vizion. Ĝi jam iome fariĝis simbolo de la moderna rusia animacio - antaŭnelonge tutan Moskvon ormanis afiŝoj de animaci-festo, sur kiuj estis bildo el ĉi tiu filmo. Oni povas vidi ĉi tie evidentajn similaĵon al klasika humur-rakonto “La elaĉeto de Ruĝa Ĉefo” de O.Henry. Efektive, etaj knabinoj iam povas esti tre danĝeraj… Interalie, nomo Ĵiĥarka signifas “viglulino” - ĝi tre konvenas al ŝi.
Originala titolo: Моя любовь Reĝisoro: Александр Петров (Aleksandr Petrov) Scenaristo: Александр Петров (Aleksandr Petrov) Animaciistoj: Дмитрий Петров (Dmitrij Petrov), Михаил Тумеля (Miĥail Tumelja), Изольда Соколова (Izolda Sokolova) Kameraisto: Сергей Решетников (Sergej Reŝetnikov) Sonregistristo: Виктор Дурицын (Viktor Duricin)
Viviĝanta pentrado sur vitro, 35 mm, 26 minutoj.
ДАГО КОМПАНИЯ - ООО, 2006.
La filmo partoprenas konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.
Komercista Moskvo de la deknaŭa jarcento… La ĉefa heroo estas deksesjara gimnaziano Anton. Revoj forportas lin en alian realecon, kaj la ĉiutaga vivo revenas en la tute ne idealan mondon, sed ankaŭ ĉi tie li penas trovi ion helan, puran, diecan, kaj tiun ununuran virinon, al kiu li donos sian unuan senton.
La filmo partoprenas konkursan programon de festivalo Suzdal-2007.
Mondo de eta infano estas mirinda kaj kompleksa. Malgranda evento en lia vivo povas estiĝi reala tragedio, kaj bonkoreco kaj varmo de infana animo povas fari miron… eĉ vivigi fiŝeton.
De la tradukinto. Miroj. Jes, miroj okazas en ĉi tiu filmo, kaj ĝi mem estas miro. Mi devas konfesi, ke kiam mi spektis ĝin unuan fojon, ĝi igis min plori, ĉar ĝi estas bonega enkorpigo de tiu humanismo, pro kiu papo Johano Paŭlo la Dua rekomendis eduki infanojn per rusiaj animaciaĵoj. Eblas serĉi en ĝi religiajn motivojn - ja ne hazarde ĉi tie estas fiŝo… Sed ankaŭ eblas simple ĝui ĉi tiun filmon. Ĉio, montrita en ĝi, estas tiel konata: malgranda domo sur rando de urbo, kovrita de neĝo korto kun ludplaceto… Komentantoj de la filmo ĉe Rambler Vizion asertas unuamine, ke ili kvazaŭ revenis en sian infanecon.